Bewise Inc. www.tool-tool.com Reference source from the internet.

Airbus A380, konstruata de Eŭropa Unio, estas la plej granda pasaĝera aviadilo de la mondo. Ĝi povas transporti 555 personojn kaj flugi senhalte 15 000 km.

Airbus A380-800
La unua ekzemplero de Airbus 380, finkonstruita en Toulouse, Francio
uzo pasaĝera flugmaŝino
aviopersonaro 2
unua flugo 27-a de aprilo 2005, 10:29 ĝis 14:23
unua komerca flugo 2006 (planita)
produktanto Airbus
Grandeco
longo 72,7 m
enverguro 79,8 m
alto 24,1 m
flugila surfaco 846 m²
maso
malplena 290.000 kg
maksimuma starta maso 560.000 kg
kapacito 555 (3-klasa), maksimume 853
transportkapacito 38 LD3
propulsio
propulsaj tipoj 4 Rolls-Royce Trent 900 aŭ Engine Alliance GP7200 reakcia propulso
ŝovforto 1.244 kN (311 kN je propulsilo)
povumaj datumoj
vetura rapido 0,85 M (ĉ. 900 km/h)
maksimuma rapido 0,89 M (ĉ. 940 km/h)
flugkapablo sen alteriĝo 15.000 km
plej alta veturo 13.100 m

[redaktu] Celoj

Ĉefa celo de la evoluigo de A380 estis ne la pligrandigo de la pasaĝernombro (kiu ja restriktas la uzeblecon al tre dezirataj konektoj), sed la minimumigo de la transportkostoj je pasaĝero kaj kilometro. Tiucele oni laŭeble reduktis la mason per uzo de malpeza materialo. Planite estas, ke A-380-aviadilo tutplena konsumu 11% malpli ol Jumbo 747-400 de Boeing. Trakalkulite tio signifas ke ĝi konsumas pli malpli 3,3 litrojn da keroseno je pasaĝero por flugi distancon 100-kilometran. Malgraŭ sia grandeco A380 estu startkapabla en ĉiuj flughavenoj taŭgaj por ĝisnunaj grandkapacitaj aviadiloj.

[redaktu] Sekurecaj defioj

La komplete duetaĝa arkitekturo de A 380 kaŭzis specialan problemon: Laŭ sekurecaj reguloj necesas, ke la kriz-okazaj evakuaj glitejoj funkciu ankaŭ, se la antaŭa radoaro de la aviadilo rompiĝas aŭ ne funkcias. Tiuokaze la malantaŭaj radoj levas la malantaŭajn pordojn tre alten.

Alia defio estis, ke necesas evakuado de ĉiuj pasaĝeroj ene de 90 sekundoj, eĉ se duono de la pordoj estas neuzebla. Pro tio ne eblis ĝisfine eluzi la disponeblan spacon por pasaĝer-seĝoj.

[redaktu] Mendoj

La unua aviad-kompanio, kiu ricevos A-380-aviadilojn, estos Singapore Airlines (en 2006). Karga versio, nomata 'A380F, estos disponebla en 2008 kaj mendita de usonaj ekspedaj servoj FedEx kaj UPS.

[redaktu] Unua flugo

La unua testa flugo kelkfoje estis prokrastita kaj okazis la 27-an de aprilo 2005 de la 1.29 ĝis la 14.23 (MEST). Startejo estis la aerodromo de Tuluzo, kiu ĉe suda/okcidenta vento permesas starton nur direkte al la urbo Tuluzo, kian oni ne permesis pro sekurecaj kialoj. Tial necesis atendi alian venton.

Observate kaj video-registrate de alia aviadilo, A380-001 komence flugis proksime de la aerodromo kun radoj eksterigitaj kaj post duona horo ekiris al mezdistanca flugo laŭlonge de Pireneoj.

[redaktu] Konkurenco

Plej proksima konkuranto de A380 estas modelo 747-400 de Boeing. Boeing planis produkti plilongigitan version 747-X, sed fine konkludis, ke ne estas merkato por tiom grandaj aviadiloj. Tial ĝi lasis tiun segmenton de la merkato komplete al Airbus.


La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al


BW Bewise Inc. Willy Chen willy@tool-tool.com bw@tool-tool.com www.tool-tool.com skype:willy_chen_bw mobile:0937-618-190 Head &Administration Office No.13,Shiang Shang 2nd St., West Chiu Taichung,Taiwan 40356 TEL:+886 4 24710048 / FAX:+886 4 2471 4839 N.Branch 5F,No.460,Fu Shin North Rd.,Taipei,Taiwan S.Branch No.24,Sec.1,Chia Pu East Rd.,Taipao City,Chiayi Hsien,Taiwan

Welcome to BW tool world! We are an experienced tool maker specialized in cutting tools. We focus on what you need and endeavor to research the best cutter to satisfy users’ demand. Our customers involve wide range of industries, like mold & die, aerospace, electronic, machinery, ,,,etc. We are professional expert in cutting field. We would like to solve every problem from you. Please feel free to contact us, its our pleasure to serve for you. BW product including: utting toolaerospace tool .HSS Cutting toolCarbide end millsCarbide cutting toolNAS Cutting toolCarbide end millAerospace cutting toolCarbide drillHigh speed steelMilling cutterCore drillTaperd end millsMetric end millsMiniature end millsPilot reamerElectronics cutterStep drillMetal cutting sawDouble margin drillGun barrelAngle milling cutterCarbide burrsCarbide tipped cutterChamfering toolIC card engraving cutterSide cutterNAS toolDIN toolSpecial toolMetal slitting sawsShell end millsSide and face milling cuttersSide chip clearance sawsLong end millsStub roughing end millsDovetail milling cuttersCarbide slot drillsCarbide torus cuttersAngeled carbide end millsCarbide torus cuttersCarbide ball-noseed slot drillsMould cutterTool manufacturer.

Bewise Inc. www.tool-tool.com
arrow
arrow
    全站熱搜
    創作者介紹
    創作者 beeway 的頭像
    beeway

    BW Professional Cutter Expert www.tool-tool.com

    beeway 發表在 痞客邦 留言(0) 人氣()